Re: Question words and word order

From: mireille corobu (mncorobu_at_hotmail.com)
Date: 03/10/05


Date: Thu, 10 Mar 2005 13:09:36 +0100


> Mi tute ne kredas ke bonaj lauxvortaj tradukoj povas
> ekzisti.

> Petro.

Mi samopinias. Permesu eĉ ke mi aldonu ke bonaj tradukoj petas unue
"fajnan komprenon" de la teksto tradukota (ideojn sed ankaŭ etoso) kaj
nur due sufiĉe da konoj kaj scipovo en la lingvo de la tradukita.
Miaopinie, neniu maŝino kapablas bone traduki tekston faritan de homo,
ĝi povas nur bone traduki vortojn (kondiĉe ke de unu vorto tradukota ĝi
proponus plurajn tradukitajn).
Tamen, de frazo al iu tradukita oni povas kompreni sed diri ke la
tradukado estas bona estas pli ol dubinda...
Kaj kiam temas pri tuta teksto en kiu la diversaj frazoj estis mense
envicigitaj unu post la alia fare de homo, kiel maŝino sen sensiveco
povus bone traduki kaj legi tra kaj sub la vortoj, frazoj kaj komponaĵo?
Mireja